Page:The Esperanto Teacher.pdf/96
73
Po means at the rate of, as Mi aĉetis dekduon da ovoj po unu penco, I bought a dozen eggs at (the rate of) a penny (each). Poduone, by halves. Po grande, wholesale ; po malgrande, retail,
As already said (see Lesson 26), je is the only preposition which has no meaning of its own. It is used when a preposition is needed, and none of the others properly expresses the idea, as La kruĉo estas plena je (or, de) akvo, The jug is full of water, Mi enuas je la hejmo, I am tired of home.
Vocabulary.
mastrumaĵo, household affairs.
fungo, mushroom.
senco, sense, meaning.
regulo, rule.
klareco, clearness.
akuzativo, accusative.
nobeleco, nobility (of birth).
honoro, honour.
libereco, freedom, liberty.
kulpo, fault.
simila, similar, like.
komuna, common to.
kri-, cry.
sopir-, sigh for, long for.
ekzemple, for example.
Li multe laboris, sed malgraŭ ĉio, li ne sukcesis. Estis ankoraŭ sufiĉe varme, malgraŭ ke la suno staris malalte. Ili estos severe punataj, se ili, malgraŭ la malpermeso, pekos kontraŭ la libereco de la vojo. Spite ĉiuj miaj penoj por malhelpi lin, li foriris.
Por miaj kvar infanoj mi aĉetis dek du pomojn, kaj al ĉiu el la infanoj mi donis po tri pomoj. Ili povas kosti po tri ĝis kvin ŝilingoj. Tiu ĉi libro havas sesdek paĝojn; tial se mi legos en ĉiu tago po dek-kvin paĝoj, mi finos la tutan libron en kvar tagoj. Mi aĉetis kvar librojn po ses pencoj.
Ni estis nur okupitaj je kelkaj mastrumaĵoj. La konstruo estas simila je fungo. Ili forkuris, kiam la virino ekkriis je ili. Je la vespero la ĉielo kovriĝis je nuboj. El timo je Karagara mi forkuris. Ŝi estis tre fiera je sia nobeleco. La hundo sincere malĝojis