Page:The Esperanto Teacher.pdf/95
72
Vocabulary.
rimedo, a means, remedy.
kutimo, custom.
profesoro, professor.
reflektoro, reflector.
fianĉo, betrothed.
flanko, side.
teo, tea.
sukero, sugar.
kremo, cream.
prepozicio, preposition.
vokalo, vowel.
abomeno, disgust.
ordinara, ordinary.
Vi havas rimedojn kontraŭ ĉiuj malsanoj. Kion povas fari li sola kontraŭ cent homoj? Kontraŭ sia kutimo, la profesoro nenion diris. Ĝi flugis kontraŭ la reflektoron. Kontraŭ sia propra volo ŝi tion ĉi konfesis. Li eksentis ian abomenon kontraŭ si. La kontraŭa flanko. Ili sidiĝis unu kontraŭ la alia. Ŝi estis maljusta kontraŭ li. Kontraŭ la ordinaro, la nombro de la dancantoj estis granda.
Anstataŭ li, oni sendis lian fraton. Anstataŭ eliri, li restis en la domo. Okulo anstataŭ okulo, kaj dento anstataŭ dento. Anstataŭ kafo li donis al mi teon kun sukero sed sen kremo. Anstataŭ “la” oni povas ankaŭ diri “l'” (sed nur post prepozicio, kiu finiĝas per vukalo).
En la salono staris neniu krom li kaj lia fianĉino. Krom la malplena teksilo nenio estis. Krom ni mem, ni havis tre malmulte por enporti. Ŝi volis havi, krom la ruĝaj floroj, nur unn belan statuon. Ĉiuj dormis, krom la direktilisto apud sia direktilo. Krom la membroj alveturas multe da gastoj.
LESSON 40.
Malgraŭ. Spite. Po. Je.
Malgraŭ means in spite of, notwithstanding, as Li sukcesis malgraŭ ĉio, He succeeded in spite of everything.
Spite is a stronger expression than “malgraŭ”; it means in defiance of all opposition, despite, as Li faris tion, spite la malpermeso, He did that, in spite of being forbidden.