Page:The Esperanto Teacher.pdf/86

This page has been proofread, but needs to be validated.

63

The difference between tra, trans, and preter is clearly shown by the sentence Trapasinte la arbaron, li preterpasis la preĝejon kaj tiam transpasis la riveron per la ponto, Having passed through the wood, he passed by the church, and then passed over the river by the bridge.

Vocabulary.

kameno, hearth, fireside.

poto, pot.

kaldrono, cauldron, kettle.

vaporo, steam, vapour.

hirundo, swallow.

tunelo, tunnel.

oceano, ocean.

momento, moment.

abato, abbot.

penetr-, penetrate.

bol-, boil (as water boils).

turn-, turn (a thing or oneself.)

larĝa, wide, broad.

Li estas tiel dika, ke li ne povas trairi tra nia mallarĝa pordo. Ŝi rigardis supren tra la mallume-blua akvo. Tra la palruĝa aero lumis la stelo de la vespero. La sonado de la sonoriloj trapenetras malsupren al ŝi. Ili traglitas inter la branĉoj. Sur la kameno inter du potoj staras fera kaldrono; el la kaldrono, en kiu sin trovas (or troviĝas) bolanta akvo, eliras vaporo; tra la fenestro kiu sin trovas (or troviĝas) apud la pordo, la vaporo iras sur la korton.

La hirundo flugis trans la riveron, ĉar trans la rivero sin trovis (or troviĝis) aliaj hirundoj. Ili povas flugi sur ŝipoj trans la maron. “Kial Hanibalo iris trans la Alpojn? Ĉar tiam la tunelo ne estis ankoraŭ preta.” Estas neeble, ke ili estu transirintaj trans la oceanon. Ĉio transturniĝis la fundo supren.

Ni pasis preter la stacio. En tin ĉi momento preteriras la abato. Preterirante, mi demandis lin, ĉu jam estas la dekdua horo. La muelilo ne povas mueli per akvo preterfluinta.