Page:The Esperanto Teacher.pdf/63

This page has been proofread, but needs to be validated.

40

Li venigis al si el Berlino multajn librojn (multe da libroj).

Li paliĝis de timo kaj poste li ruĝiĝis de honto. En la printempo la glacio kaj la neĝo fluidiĝas. En la kota vetero mia vesto forte malpuriĝis; tial mi prenis broson kaj purigis la veston. Mia onklo ne mortis per natura morto, sed li tamen ne mortigis sin mem kaj ankaŭ estis mortigita de neniu; unu tagon* promenante apud la reloj de fervojo, li falis sub la radojn de veturanta vagonaro kaj mortiĝis. Mi ne pendigis mian ĉapon sur tiu ĉi arbeto; sed la vento forblovis de mia kapo la ĉapon, kaj ĝi, flugante, pendiĝis sur la branĉoj de la arbeto. Sidigu vin (aŭ, sidiĝu), sinjoro!

Lia malgaja vizaĝo ridigis lian amikon. La tutan nokton ili pasigis maldorme kaj ekbruligis pli ol dekses kandelojn. Mi senvestigis la infanon de liaj noktaj vestoj, kaj starigis lin en la kuvon; poste mi sekigis lin. Li amikiĝis kun malbonaj kolegoj. Malriĉa hebreo volis kristaniĝi. La botelo falis kaj rompiĝis. Ŝi fariĝis lia edzino. Iom post iom, ŝi tute trankviliĝis.

  • See Lesson 26. Note iii.

NOTES.

1. In pluvas, it rains; tondras, it thunders; estas bela tago, it is a fine day; estas bele, it is fine; estus vere, ke..., it is true that..., etc., “it” is left out, because it does not stand for any “thing.” The adverbs bele, vere, are used because no “thing” is mentioned.

2.—Ni havas freŝajn lakton kaj panon means Ni havas freŝan lakton kaj freŝan panon, We have new milk and new bread. Ni havas freŝan lakton kaj panon means We have bread and new milk.

3.—La angla, franca kaj germana lingvoj estas malfacila, The English, French and German languages are difficult. Angla, franca, germana do not take "j" because each refers to only one language, while malfacilaj refers to all those mentioned.