Page:The Esperanto Teacher.pdf/146
123
iom da tempo kaj fariĝis grandaj gutoj, malsuprenfalis tien ĉi, unniĝis kun aliaj gutoj, formis fluetojn, malaperis en sulketojn, enfluis grandajn truojn kaj elfluis malgrandajn, forkondukis polvon, lignaĵetojn kaj foliopecoju, fiksiĝis sur rifojn kaj denove liberiĝis, turniĝis kaj ree surrifiĝis. Foliojn, ne estintajn kune de la tempo, kiam ili estis burĝonoj, kolektis la akvaĵo; musko, neniigita de sekeco, ekŝvelis kaj fariĝis mola, ĉifa, verda kaj sukplena; kaj ŝimo, kiu preskaŭ fariĝis polvo, disvastiĝis en graciaj makuloj, kun brilo kiel silko. La konvolvoloj lasis plenigi siajn blankajn kalikojn ĝis la rando, interpuŝis ilin kaj verŝis la akvon sur la kapojn de l’ urtikoj. La dikaj, nigraj arbarlimakoj afablege rampis antaŭen kaj rigardis danke la ĉielon.
Kaj la homo? La nudkapa homo staris meze en la pluvo, lasante la gutojn sibli en harojn, brovojn, okulojn, nazon, buŝon, kraketis per la fingroj je la pluvo, iom levis iafoje la piedojn, kvazaŭ li intencis danci, ekskuis iam kaj iam sian kapon, kiam tro multe da akvo estis en la haroj, plengorĝe kantis senpripensante tion, kion li kantis, tiel plene la pluvado lin okupis.
Vibri, to vibrate; kokcinelo, ladybird; urtiko, nettle; velki, to wither; fajfi, to whistle ; talpo, mole ; streko, streak ; klini, bend; sibli, to hiss; ŝpruci, to spurt, to gush; sulko, furrow; truo, hole; rifo, reef; burĝono, bud; musko, moss; ŝveli, to swell; ĉifi, to crinkle, crumple; ŝimo, mildew, mould; gracia, graceful; konvolvolo, convolvulus ; kaliko, chalice, calyx; limako, slug; brovo, row; nuda, bare.
KION NE KOMIPRENAS LA HIRUNDOJ KAJ PAPILIGJ.
El Pola Antologio.
... Iom pli malproksime kuŝis flava grenkampo. Malalta barilo apartigis ĝin de l’ konstruaĵoj kaj de l' malgranda placeto antati ili.