Page:The Esperanto Teacher.pdf/141

This page has been proofread, but needs to be validated.

118

EZOPA FABELO.

Unu azeno trovis leonan felon. Ĝi ricevis la ideon vesti sur sin la felon, kaj ŝajnigante sin leono, terurigi la homojn kaj bestojn. Pensite, farite. La azeno ŝajnis esti potenca leono.

La unua viva estaĵo, kiun ĝi renkontis, estis malrica sed talenta komercisto, portanta kelkajn komercaĵojn sur sia dorso. Li teruriĝis vidante la leonon, kio tre amuzis la azenon. Nun la azeno, intencante pligrandigi la efikon, ekblekis :—ia,-—ia, — ia,... Sed jen nia komercisto rekonis la azenon per ĝia voĉo, kaptis ĝin kaj devigis ĝin—vendi malkarege la leonan felon.

El “Lingvo Internacia.”

Azeno, ass; felo, hide; ŝajni, to seem to be; komerci, to trade; dorso, back; intenci, to intend; bleki, to cry (like an animal); kara, dear; potenca, powerful.

PROVERBOJ.

Eco homara estas eraro. Nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras.

Por riĉulo fasto, por malriĉulo festo.

Mezuri laŭ sia metro.

Kia la semo, tia la rikolto.

Riĉigas ne enspezo, sed prudenta elspezo.

Kun kiu vi festas, tia vi estas.

Ju pli da ĵuroj, des pli da suspekto.

Korvo al korvo okulon ne pikas.

En infano vidiĝas, kia homo fariĝos.

Unufoje ŝtelinta restas ĉiam ŝtelisto.

Kapo estas por tio, ke ĝi zorgu pri ĉio.

Belaj rakontoj el trans la montoj.

M. F. Zamenhof.

Fasto, fast; mezuri, to measure; rikolto, harvest; enspezo, income; elspezo, outlay; ĵuro, oath; suspekto, suspicion; korvo, raven; piki, to stab.