Page:The Esperanto Teacher.pdf/136
113
esperas vidi vin kapitano.” “Kapitano?” ekkriis la knabo. “Kara patro, se mi ne esperus fariĝi admiralo, mi ne konsentus esti maristo.”
Ibid.
Admoni, to admonish; konduti, to behave (oneself).
EFIKA RUZO.
Iu vilaĝano petis sian tre avaran najbaron, ke li metu sur la limon inter la du ĝardenoj palisan barilon, ĉar la najbara kokinaro vagadis dum la tuta tago en lia ĝardeno.
Tamen la avarulo rifuzis, kaj jam la najbaro intencis alvoki la helpon de la juĝistoj, kiam li ŝajne kontenta kvietiĝis.
Subite, je ĉies miro, oni ekvidis la malamatan avarulon starigi tre fortan lignan barilon.
“Sed, amiko,” demandis la vilaganoj, “rakontu kiamaniere vi atingis tion.”
“Nu, tre simple,” li diris. “Iun matenon mi sendis al la najbaro tri aŭ kvar ovojn, dirante, ke liaj kokinoj demetis ilin en mia ĝardeno. Jam la sekvintan tagon li komencis konstrui la barilon. Tio estas ĉiam pli malkara, ol doni okupadon al la advokatoj.’
El Tutmonda Anekdotaro.
Peti, to beg; limo, boundary; paliso, palings; vagi, to wander; alvoki, to invoke; ŝajne, apparently; subite, suddenly; kvieta, quiet; advokato, lawyer.
JUPITERO KAJ ĈEVALO.
— Patro de l’ bestoj kaj de l’ homoj! — diris ĉevalo, proksimiĝante al la trono de Jupitero — oni diras, ke mi estas unu el la plej belaj bestoj; mi mem kredas tion, tamen ŝajnas al mi, ke multon en mi oni devus plibonigi.
— Kion laŭ via opinio oni puvus plibonigi en vi?